| |
REK-EOLA-17
Nia teamo
ĵus
revenis el Ekaterinburgo, kie brile partoprenis en
ĉiuj branĉoj de
konkursoj. Grave, ke ni vojaĝis 10-ope. Tio permesis al ni surscenigi "Malgrandan
marvirineton", (e-scenaro de Elvira Nizamieva) kaj ricevi la
unuan premion. (La sama teatraĵo jam estis montrita dum EoLa-15 (Novosibirsko)
kun aliaj aktoroj kaj gajnis nur la duan premion). Ankaŭ estas
ĝoje, ke
nia kanto "Terkabaneto" (Traduko de P. Stepanov) gajnis la unuan premion en
kanta konkurso. Dum REK-EoLa ni bone pasigis tempon kaj kore dankas
ekaterinburganojn kaj tjumenanoj, kiuj klopodis pri konferenco kaj festivalo.
|